Disko-insulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Situo de Disko-insulo antaŭ Grenlando

Disko-insulo (gronlande Qeqertarsuaq, „granda insulo“) kun surfaco de 8 578 km² (por komparo: Mallorca 3 640 km², Korsiko 8 680 km²) situas ĉirkaŭ 60 kilometrojn okcidente de Ilulissat antaŭ la okcidentaj bordoj de Gronlando en la Disko-golfo (Qeqertarsuup Tunua).

La montoj de la disko estiĝis antaŭ 55 ĝis 65 milionoj da jaroj el ruĝetaj bazaltoj, la plej alta pinto altas 1 919 m, la averaĝa alto 975 m. La ĉiamfrosta grundo de la insulo ebligas kreskon de nur tundro-vegetaĵo, agrikulture uzeblaj grundoj kaj eĉ arboj ne ekzistas. La interno de la Disko-insulo estas kovrata grandparte per Sermersuaq („Granda glaĉero“). Supre de Qeqertarsuaq situas la pli malgranda Lyngmarks-glaĉero.

La Disko-insulo estas rare loĝata, sur ĝi ekzistas nur du konstante loĝataj komunumoj. La plej granda komunumo estas Qeqertarsuaq (Godhavn) kun ĉirkaŭ 1 000 loĝantoj en la sudo. Ĉ. 35& km norde de tio situas la inuita komunumo Kangerluk kun 50 loĝantoj, kiuj vivtenas sin per ĉasado, fiŝkaptado. Ĝis la 1970-aj jaroj ekzistis ankoraŭ en nord-oriento la karbo-mineja komunumo Qullissat. Post fermo de la minejo, la loĝantoj translokiĝis al Qeqertarsuaq.

Interesa estas la Disko-insulo pro ties fosilioj kaj geologiaj formoj.

La insulojn ekloĝis inuitoj, la unua alveninta eŭropano estis Eriko la ruĝa.