Diskurso de Nicolas Sarkozy en Dakaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

La 27-an de julio 2007, la franca prezidanto Nicolas Sarkozy diskursis en la Universitato Cheikh Anta Diop en Dakaro, en Senegalo. Tiu diskurso, nomata en Francio Discours de Dakar (Diskurso de Dakaro), estis kritikita de afrikanoj kiuj malsamopiniis kun la aserto de Sarkozy ke "la dramo de Afriko estas, ke la afrika homo ne sufiĉe eniris la historion (...) neniam la [afrika] homo lanĉas sin al la estonteco" (traduko de Le Monde Diplomatique en Esperanto)[1][2][3].

Tiu diskurso estis parto de diplomatia vojaĝo kiu celis klopodi rebonigi la interrilatojn inter Francio kaj Afriko post tio, ke la antaŭulo de Sarkozy, Jacques Chirac, estis konsiderata kiel subtenanto de aŭtoritatismaj registaroj en la eksaj francaj kolonioj[4].

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Afriko diras ne", Le Monde Diplomatique en Esperanto, la 1-an de januaro 2008
  2. "Le Discours de Dakar de Nicolas Sarkozy", Le Monde, la 9-an de novembro 2007
  3. "Africans still seething over Sarkozy speech", Diade Ba, Reuters, la 5-an de septembro 2007
  4. "On African tour, Sarkozy underscores France's ties with ex-colonies", The New York Times, la 26-an de julio 2007

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]