Diskuto:Árpád Rátkai

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

@Szilvasi kaj Gnagyrobi: En la esperanta vikipedio mi enigis mortodaton "2009" fine de januaro 2022 en la tekston, ĉar mi simile kiel ĉiuj aliaj vidis ĝin en la informkesto, kie ĝi estis pro vikidatumoj. Tie, mi ĵus kontrolis, je la 19-a de aprilo 2021 iu metis "tempomarkon" "2010-00-00T00:00:00Z de precizeco 1 jaro" kiu en informkestoj videblas kiel "2009", ĉar ekzakta dato "2010-00-00" kompreneble ne ekzistas, kun noto ke "importita el Hungarlingva Vikipedio". Mi vidis ke uzanto Szilvasi (ĉu László Szilvási?) antaŭhieraŭ elprenis la mortoindikon el la esperanta teksto kun noto "korekto de erara informo pri lia morto. Li vivas", kaj samtempe la sama uzanto ankaŭ malplikonkretigis la indikon de vikidatumoj al "2 CE", sed ne komplete forprenis la morton kio estintus la sola senca ago. En la hungara vikipedio la esperanta uzanto Gnagyrobi same ĵus forigis la mortodaton, la indiko tie ankoraŭ ne estas en la stabila versio. Kvankam mi ne centprocente certas pri la identeco de uzanto Szilvasi, mia datuma bazo de vikidatumoj estis malforta kaj mi senhezite kredas la aserton ke li ne mortis, ĉar kiun motivon oni havus fari malĝustan aserton pri tia informo? Cetere en vikidadumoj nun indikiĝas la naskiĝjaro "1939", kiu komence laŭ la unua hungarlingva informo pli precize estis "1939-07-20 en Szeged", kaj kiu nun pro la konata problemoj ke jaro "1939" en vikidatumoj skribiĝas kiel "1939-00-00" kaj en esperantaj informkestoj tradukatas al "1938", aperas kiel "1938". Sed tio same nur estas teknika misinterpreto de malkonkreta dato. Se kredi la indikon de vikidatumoj ke li naskiĝis en 1939, tiam li naskiĝis ekzakte en tiu jaro kaj ne en 1938. Mi ĵus ankoraŭ riparas tiun misan teknikan misinterpreton de vikidatumoj al la e-lingva vikipedio... kvankam kompreneble eraro de naskiĝdato je unu jaro estas malpli malfeliĉa eraro ol indiki ke iu kiu ankoraŭ vivas laŭdire jam mortis. Do, solvitaj la teknikaj misinterpretoj.

Mi sincere gratulas al Árpád Rátkai ke li ankoraŭ sane vivas kaj sincere pardonpetas ke mistifikis min la antaŭa misinformo de la informkesto. ThomasPusch (diskuto) 11:05, 13 jul. 2023 (UTC)[Respondi]

Saluton! Árpád Rátkai vivas, sed li ne estas sana. Ekde 2010-11? li ne uzas e-mail-on kaj pri li scias nenion la Hungaria Esperanto-Asocio. Mi sukcesis paroli kun lia edzino telefone hodiaŭ. Mi petis lian edzinon sendi la precizajn biografiajn datumojn de sia edzo al Hungara Esperanto-Asocio. Mi ne scias, kiu estas "szilvási", sed "szilvási" certe faris eraron, kiam li ĝuste tiel korektis la biografion de Árpád Rátkai. Gnagyrobi (diskuto) 15:56, 13 jul. 2023 (UTC)[Respondi]