Saltu al enhavo

Diskuto:Östersund

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kiu elpensis la unuan frazon "Östersund aŭ en esperanto Orientmarkolo estas urbo en Svedio" ?

Fakte, ekde la unuaj jaroj ekzistas la esperanta vorto sundo (PIV 2020), kiun Zamenhofo mem libere uzis. La Reta Vortaro ReVo atentigas ke "La PIVoj skribas la vorton kun granda litero kaj rezervas ĝin al difinitaj geografiaj lokoj", sed mem donas referencon el la esperantlingva literaturo (P. Thorsen: Very well, Hortensia, en: Stokita vino, 1995: "necesas navigi preter larĝa sundo kun tre, tre maltrankvila tajdado" kaj plian de turisma e-lingva retejo, H. Ranch: Fejø - Malgranda insulo en Danio, 2006: "la pramŝipo Christine transpasas la mallarĝan sundon inter la insuloj de Lolland kaj Fejø 20 fojojn ĉiutage"), kiuj montras ke la reala lingvouzo jam ne plu limigas sin al nur majuskla propra nomo de du marvojoj, sed uzas la vorton en pli vasta senco. Do pripenseblas ĉu eblus interkonsenti esperantan vorton "Orienta Sundo". Sed la akcento estas en la vorto "interkonsenti": Ne eblas simple inventi vortojn, sed ĉiu esperanta kaj ne-esperanta vorto, kiu ne estas ĉiutaga vorto kiun ĉiu 4-jarulo konas kaj kiu estas en ĉiu ajn vortaro, devas en duba kazo esti pruvita per referencoj el esperantaj vortaroj, kaj/aŭ la esperanta literaturo kaj internacia gazetaro. ThomasPusch (diskuto) 20:29, 28 maj. 2024 (UTC)[Respondi]