Diskuto:Ĉeĥa Silezio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kial tiu ĉi artikolo estas elstara? No sources + nur sekcio historio krom enkonduko. Timpul 18:46, 16. Sep 2008 (UTC)

PS. Mi ĵus vidis ke l'autoro de tiu ĉi artikolo elstarigis artikolon: Vikipediisto:Petr Tomasovsky ne povas fari tion! Timpul 18:52, 16. Sep 2008 (UTC)

Pri la ŝablono "sen fontoj"[redakti fonton]

Ekde majo 2018 gluiĝas ĉi tie la ŝablono "sen fontoj" minacanta pri forpreno de la artikolo se ne aldoniĝas eksteraj referencoj. La kriterioj por elstaraj artikoloj starigitaj en decembro 2006, antaŭ 16 jaroj, nur postulas, ke por ĉiu dubebla aserto en elstara artikolo estu menciita fonto kiu pravigas tiun aserton. Pri tio plurfoje rememorigis Marcos. Por tute normala artikolo la postuloj nepre ne rajtas esti pli altaj ol por elstaraj artikoloj. Do: Kiu dubebla aserto estas en la artikolo? Se ne notiĝas respondo al tiu demando, la ŝablono post pli ol 4 jaroj da minaco jam devas esti forprenata. Kompreneneble eksteraj referencoj ĉiam bonvenas. Sed efektive ne funkcias per minaco kaj ĉantaĝo elpremi ilin. ThomasPusch (diskuto) 07:44, 6 dec. 2022 (UTC)[Respondi]