Diskuto:Ĉefmemoro

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Wikidata[redakti fonton]

En la angla Vikipedio mankas aparta artikolo por ĉi tiu grava nocio. La pola Vikipedio entenas tian artikolon: Pamięć operacyjna, tamen ĝiaj intervikiaj ligiloj referencas ne tutan anglan artikolon, sed nur la koncernan sekcion de artikolo: Computer_data_storage#Primary_storage. Aliaj nacilingvaj Vikipedioj ŝajne estas egale difektaj, kiel ilia anglalingva modelo.

Kion ni faru en Esperanto?

(Cetere, la bildo kaj la sekcio «Specoj de ĉefmemoro» en la esperanta artikolo estas ne tute konvenaj: ili prezentas ne ĉefmemoron, sed memorblokojn el kiuj oni ĝin konstruas. Estas kiel ilustri artikolon pri «domo» per brikoj el kiaj oni ĝin konstruas.) --Sergio (diskuto) 05:13, 3 Jun. 2015 (UTC)