Diskuto:Ĝermolisto de hidraŭliko

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La adjektivo hidraŭla ne aperas en iu ajn vortaro de mi, kaj en PIV ekzistas nur la termino hidraŭlika pri la scienco rilatante al akvo. Domaĝe, ke tiu neologismo laŭ la stato de hodiaŭ aperas tro ofte en tiu listo.--DidCORN, la 29-a de aŭgusto 2013 je 17h45 (UTC)

Tute prave: En la kategorio hidraŭliko estas multaj artikoletoj unufrazaj (kreitaj jam ekde printempo 2003), kiuj uzas la adjektivon "hidraŭla" aŭ la pli mallongan vorteron "hidraŭ-". Ŝajne ilian uzon proponis kaj enkondukis Jan Rybář el Ĉeĥio laŭ sia Terminaro de hidraŭlaj meĥanismoj el 1982. Tamen laŭ mia impreso (kaj tiu diversloke vortumita de aliaj vikipediistoj kiel ekzemple Bab) en ĉiuj ĝenerale haveblaj Esperanto-vortaroj inkluzive de PIV kaj Reta Vortaro nur listiĝas la radiko "hidraŭlik'", ne "hidraŭl'" kaj ne "hidraŭ'". La multaj unufrazaj ĝermetoj pri la temo jam estas en Vikipedio ekde 2003. Necesus fini ŝovi la unufrazaĵojn al vikipedia ĝermolisto de hidraŭliko, la pli grandajn tekstojn vortumi laŭ kvanto de tri frazoj kaj aldoni ŝablonon "ĝermo-hidraŭliko". Kaj necesus ĝenerale adapti ĉiujn formojn "hidraŭl'" kaj "hidraŭ'" al "hidraŭlik'", sendepende de la verketo de Jan Rybář, kies informaro ja respektiĝu kaj konserviĝu en vikipedio, sed en vikipedie taŭga formo.

Koresponde al tiu argumentado, mi dum la lasta horo ordigis la artikoletojn, kaj ŝovis unufrazaĵojn al la vikipediaj ĝermolisto de hidraŭliko kaj ĝermolisto de hidraŭlikaj servomekanismoj. ThomasPusch (diskuto) 18:36, 7 Nov. 2013 (UTC)