Diskuto:Ĝermolisto de litovaj esperantistoj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La "ĝermolistoj de x-landaj esperantistoj" estas neperfekta helpilo por listigi informerojn pri homoj menciindaj en la esperantlingva vikipedio, sen havi sufiĉajn informojn por jam krei artikoloĝermojn (de minimume tri frazoj kaj kun kompletaj bazaj vivindikoj kiel naskiĝtago/loko kaj mortotago/loko). Kvankam tute nekomplete, tia komencata listo - ampleksigebla - ankaŭ ekzistu pri litovaj e-movadanoj. La alfabeta ordigo de ĉiuj tiaj ĝermolistoj en la esperantlingva vikipedio orientiĝas laŭ la alfabeto de Esperanto, sed ankaŭ mencias la pliajn literojn de koncerna(j) nacia(j) lingvo(j) necesajn por alfabeta ordigo de la nomoj: En la litova lingvo ne necesas literoj Q, X kaj W, sed ja iuj diakritaj literoj, kiuj do estas aldonataj. Por havi laŭeble altan paralelecon al la aliaj ĝermolistoj, la sono Ž respektive Ĵ estis enordigita esperantlingve, do post "J", ne post "Z". Sed eble listigo je litero "Ž", post "Z", montriĝos pli praktika - tiam facilas adapti la listeton. Kaj se oni volas mencii esperantiston, kiu ja havas litovan kulturan identecon sed tamen ne litovlingvan familian nomon, komenciĝanta kun alia litero ol tiuj de la esperanta kaj litova alfabetoj, simple aldoneblas plia komenclitera ĉapitreto...

ThomasPusch 12:58, 8 Mar. 2011 (UTC)