Saltu al enhavo

Ĝermolisto de litovaj esperantistoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo: A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U Ŭ V Z


Severija Marija BANAITYTĖ estas litova esperantistino kaj komence de la 2020-aj jaroj studentino. La 8-an de septembro 2022 ŝi estis inter la kunfondantinoj kaj unu el kvar unuaj estraraninoj de Litova Esperanta Junulara Organizo (ŝi iĝis revizoro), por savi la reprezentadon de TEJO en Litovio, ĉar la antaŭa landa sekcio de TEJO, Litova Esperantista Junulara Ligo, estis jam en procezo de burokrata likvidiĝo.

Dalia Bankauskaitė, n. la 25-an de oktobro 1963, estas litova esperantistino, kiun esperantistigis la kunstudentino Remigija Rudaitytė dum studado de anglistiko en la Universitato Vilno ekde 1982. Nun Dalia laboras por la litovia eksterlanda ministerio, daŭre vivante en Vilno.

Jūratė BUŠIENE estas litova esperantistino ekde la 1990-aj jaroj vivanta en Rigo, Latvio. En la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj ŝi estis inter la signifaj motoroj de la junulara Esperanto-klubo Juneco, tiam ankoraŭ laŭ la denaska nomo Jūratė Baronaitytė antaŭ la edziniĝo al la latva esperantisto Aldis Bušs. Ankaŭ en Latvio ŝi partoprenas la lokan Esperanto-vivon.

G. Davidov estis litova esperantisto en Saratov en la komenco de 20-a jarcento, eldonisto de Litova Stelo ĝis 1914. En 1914 li sendis materialon por la ekspozicio de Astraĥana Societo Esperantista. En 1913-1914 li aperigis en Saratov dumonatan bultenon dupaĝan titolita "Okultismo".

Verko

  • Titolaro de esperantaj verkoj tradukitaj el la Rusa Literaturo, kun antaŭparolo de B. Kotein. Librejo Esperanto, Moskvo, 1912.

Marijus DILBA en parto de la 1990-aj kaj la 2000-aj jaroj estis gvidanto de la junulara Esperanto-klubo Juneco en Vilno.

Virginija estas litova esperantistino. Laŭ la stato de 2023 ŝi apartenas al la estraro de Litova Esperanto-Asocio.

A. Goldburt

[redakti | redakti fonton]

Dr-o A. Goldburt estas aŭtoro de libreto pri interlingvistiko jide eldonita en Vilno, 1931.

  • La internacia lingvo (Jiddisch). Esperanto-Societo Universo, Vilno (ווילנע), 1931.
Citaĵo
„ Malgranda, sed por la legantaro ege interesa kaj instruiga broŝuro. La aŭtoro priparolas unue jenajn faktojn, kiuj en la nuntempo igas la ekziston de unueca mondlingvo kulturnecesecon; por tio estas konsiderindaj unuavice la komunaj celadoj de la diversaj nacioj sur la kampoj de scienco, arto, sociala leĝdonado. Plue estas dirita, ke la penso pri tia mondlingvo ne ekaperis en la lasta tempo kiel inspirajo, sed jam estas tre malnova, tiel malnova kiel la homa kulturo mem. En granda koncizeco la verkinto pritraktas la plej gravajn evolufazojn de la internacia helplingvo, komencante de Cartesius kaj menciante Leibnitz, Carpophorophilus, Schleyer kun lia Volapük kaj fine venante al Zamenhof. La malavantaĝoj de la antaŭaj malsimplaj provoj kaj projektoj kompare la simplan kaj facile ellerneblan Esperanton estas priparolataj kaj montrataj per ekzemploj. Vere kontentigas, ke la aŭtoro finas sian traktaĵon per akcentado de la ideala celo de Esperanto, alproksimigi la homojn ne nur fizike kaj ekonomie sed ankafi perl spirite-psikan harmonion inter la tuta homaro pro ĝenerala feliĉo kaj bono. ”
— Prof. d-ro Papo. Aŭstria Esperantisto (revuo) n.81 (nov 1931)
Citaĵo
„ Tiu ĉi libreto estas la unua judlingva propaganda broŝuro priesperanta. Ĝi traktas pri la evoluo de la ideo de la Internacia Lingvo ĝenerale kaj speciale pri deveno, celoj kaj nuna stato de Esperantismo. Sur la dua paĝo de la kovrilo troviĝas aldone eltiro el la esperanta gramatiko kaj sur la tria — mallongige klarigoj pri la organizado de la Esperanto-movado. ”
— Belga esperantisto n189 (okt 1931)

PS: Pri lia posta vivo ne jam estas informoj. En la datumaroj de Yad Vashem pri mortintoj de la Holokaŭsto listiĝas 6-jara knabineto Etel Goldburt el Vilno, naskiĝinta en 1935 kaj mortigita en Minsko komence de 1942. Tiu knabino povus esti filino de li, sed pri tio mankas ĉia certa konfirmo.

Josef Kaplan estis esperantisto el Liepāja militkaptita en 1915 dum la Unua mondmilito en germanio[1]

Arvydas KASPERIŪNAS, n. la 15-an de septembro 1959, estas litova esperantisto vivanta en Vilno, kiu en la 1980-aj kaj 1990-aj jaroj estis inter la signifaj motoroj de la junulara Esperanto-klubo Juneco, kaj daŭre aktivas en la loka Esperanto-movado. Dumtempe li laboris kiel membro de la loka stabo de la Monda Banko en Litovio.

Leŭtenanto Aleksej Viktoroviĉ KETRIC estis inter la pioniraj esperantistoj en Kaŭno komence de la 20-a jarcento. Li mortis en 1911.

Eidmantė LILEIKYTĖ estas litova esperantistino kaj komence de la 2020-aj jaroj studentino. La 8-an de septembro 2022 ŝi estis inter la kunfondantinoj kaj unu el kvar unuaj estraraninoj de Litova Esperanta Junulara Organizo (ŝi iĝis kasisto), por savi la reprezentadon de TEJO en Litovio, ĉar la antaŭa landa sekcio de TEJO, Litova Esperantista Junulara Ligo, estis jam en procezo de burokrata likvidiĝo.

V. Litevka

[redakti | redakti fonton]

V. Litevka (mortis la 4-an de aŭgusto 1921) estis esperantistoj el Šiauliai. [2]

Ramūnas Narbutas estas litova esperantisto vivanta en Kaŭno. Komence de la 1990-aj jaroj li estis inter la motoroj de la tiam nova Litova Esperantista Junulara Ligo. Laŭ la stato de 2023 li apartenas al la estraro de Litova Esperanto-Asocio.

Asta NASTARAVIČIŪTĖ estas litova esperantistino. Laŭ la stato de 2023 ŝi kiel respondeca sekretariino apartenas al la estraro de Litova Esperanto-Asocio.

Karel Nievengloski estis pioniro en Litovio en la komenco de la 20-a jarcento, prezidanto de Vilna Esperanto Societo.[3]

Ernesta PIEČIŪTĖ estas litova esperantistino. Laŭ la stato de 2023 ŝi kiel laboras kiel sekretariino en la centra oficejo de Litova Esperanto-Asocio en Kaŭno.

Algimantas PILIPONIS estas litova esperantisto. Laŭ la stato de 2023 li apartenas al la estraro de Litova Esperanto-Asocio.

Arimantas RAČKAUSKAS estas litova esperantisto. Laŭ la stato de 2023 li apartenas al la estraro de Litova Esperanto-Asocio.

Stanislovas RAULYNAITIS estas litova esperantisto. Laŭ la stato de 2023 li apartenas al la estraro de Litova Esperanto-Asocio.

Marijonas ROČIUS (naskiĝis la  9-an de februaro 1963, do nun 63-jara, en la studjaroj ofte pseŭdonime nomata Mario Rocci kvazaŭ li estus italo) estas litova esperantisto. Li studis en la Universitato Vilno, kaj en la 1980-aj jaroj estis inter la gvidaj fortoj de la junulara Esperanto-klubo Juneco de Vilno, kune kun la junulara Esperanto-klubo Ondo de Kaŭno la lulilo de la nuna landa sekcio de TEJO en Litovio.

Alino Skokovoska estis esperantistino en Vilno en la komenco de 20-a jarcento[4].

Aušrinė TAMOŠIŪNAITĖ estas litova esperantistino kaj komence de la 2020-aj jaroj studentino. La 8-an de septembro 2022 ŝi estis inter la kunfondantinoj kaj unu el kvar unuaj estraraninoj de Litova Esperanta Junulara Organizo (ŝi iĝis prezidanto), por savi la reprezentadon de TEJO en Litovio, ĉar la antaŭa landa sekcio de TEJO, Litova Esperantista Junulara Ligo, estis jam en procezo de burokrata likvidiĝo. Ŝi estis parto de la organiza teamo de la serio Esperanto Senlime.

Rūta VAIČIŪNAITĖ (naskiĝis la  29-an de aŭgusto 1963, do nun 63-jara) estas litova biologino kaj esperantistino. Ŝi studis biologion en la Universitato Vilno, kaj en la 1980-aj jaroj estis aktivulino en la junulara Esperanto-klubo Juneco de Vilno. Depost la ŝtata resendependiĝo de Litovio en 1990, ŝi aktivis ankaŭ en TEJO kaj Litova Esperanto-Asocio. Intertempe ŝi vivas kaj laboras en Cloghan, graflando Offaly, Irlando.

Dalia VIDICKIENĖ en la 1980-aj jaroj estis gvidantino de la junulara Esperanto-klubo Juneco, ĝis la kunordigadon transprenis Kazys Tamošetis, studanto pri arkitekturo.

Algimantas VIZGIRDAS estis litova esperantisto el Klaipėda, kiu kiel junulo aktiviĝis en la 1960-aj jaroj kaj estis inter la motoroj de la en 1966 fondita organizaĵo SEJM. Li estis membro de la SEJM-komitato, respondeca pri financoj, almenaŭ de 1970 ĝis 1974, kaj estis estro de la kanta fako de SEJM almenaŭ de 1970 ĝis 1975. Interalie li kunlaboris en preparado de SEJM-kantaro Ni kantu en Esperanto (kun Vytautas Šilas, 1971 aŭ 1972).


Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ Esperanto n186 jan 1916
  2. ↑ Esperanto n251-252 set. okt. 1921
  3. ↑ Esperanto n126 jul 1912
  4. ↑ Esperanto 1912 n126 jul 1912.pdf