Junulara Esperanto-klubo JUNECO

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La junulara Esperanto-klubo JUNECO de Vilno - litove Vilniaus jaunimo esperantininkų klubas "JUNECO" - estas junulara esperantista organizaĵo en la urbo Vilno de Litovio. Ĝin en 1961 fondis grupo da junaj esperanto-parolantoj gvide de Vytautas Šilas, en epoko kiam Litovio ankoraŭ estis perforte aneksita parto de Sovetunio, kaj agado esperantista nur limigite eblis. Tradicie la plej multaj membroj estis kaj estas studantoj de la Vilna Universitato. En la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj en la klubo interalie aktivis Jūratė Baronaitytė (nun post edziniĝo Jūratė Bušienė), Marijonas Ročius, studanto de matematiko, Laimius Stražnickas, studanto de la franca kaj de ĵurnalistiko, la tiama paro Valdonė Kasperiūnienė, studento pri statistiko en la inĝeniera kaj arkitektura instituto, kaj Arvydas Kasperiūnas, kaj Remi Rudaitytė, studanto pri anglistiko. En la 1980-aj jaroj la klubon unue gvidis Dalia Vidickienė, ĝis la kunordigadon transprenis Kazys Tamošetis, studanto pri arkitekturo.

La klubo havis viglajn rilatojn kun la junularaj grupoj de aliaj urboj de Sovetunio, aparte intense en Kaŭno, Rigo kaj Minsko, kaj la klubanoj estis inter la movadaj motoroj de la duonleĝaj esperantistaj organizaĵoj SEJM (akronimo kiu en la litova lingvo, samkiel en la pola, ankaŭ estas la radiko de la vorto por "parlamento" kaj tial aparte asociigas la deziron pri demokratieco) kaj ankaŭ Asocio de Sovetiaj Esperantistoj. Post la ŝtata resendependiĝo de la Litova Respubliko la klubo JUNECO konsideratas unu el la du ĉefaj fondoĉeloj de la nuna Litova Esperantista Junulara Ligo, la landa sekcio de TEJO en Litovio. Dum multaj jaroj la anoj de la klubo gvide kunorganizis la junuaran esperantistan eventon "boatado", plurtagan ekskurson per remboatoj tra pluraj inter si akvovoje ligataj lagoj de Litovio.

Daŭre la klubo aktivas, en parto de la 1990-aj kaj la 2000-aj jaroj gvidata fare de Marijus Dilba, kaj nun komunikas interalie per interaktiva kluba facebook-paĝo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]