Ĝermolisto de litovaj esperantistoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Marijus Dilba)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Enhavo: A B C Ĉ D E F G Ĝ Ĥ H I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U Ŭ V Z

B[redakti | redakti fonton]

Jūratė Bušienė[redakti | redakti fonton]

Jūratė BUŠIENE estas litova esperantistino ekde la 1990-aj jaroj vivanta en Rigo, Latvio. En la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj ŝi estis inter la signifaj motoroj de la junulara Esperanto-klubo Juneco, tiam ankoraŭ laŭ la denaska nomo Jūratė Baronaitytė antaŭ la edziniĝo. Ankaŭ en Latvio ŝi partoprenas la lokan Esperanto-vivon.

D[redakti | redakti fonton]

Marijus Dilba[redakti | redakti fonton]

Marijus DILBA en parto de la 1990-aj kaj la 2000-aj jaroj estis gvidanto de la junulara Esperanto-klubo Juneco en Vilno.

K[redakti | redakti fonton]

Arvydas Kasperiūnas[redakti | redakti fonton]

Arvydas KASPERIŪNAS estas litova esperantisto vivanta en Vilno, kiu en la 1980-aj kaj 1990-aj jaroj estis inter la signifaj motoroj de la junulara Esperanto-klubo Juneco, kaj daŭre aktivas en la loka Esperanto-movado. Dumtempe li laboris kiel membro de la loka stabo de la Monda Banko en Litovio.

R[redakti | redakti fonton]

Marijonas Ročius[redakti | redakti fonton]

Marijonas ROČIUS (naskiĝis la  9-an de februaro 1963(nun 1963-02-09), do nun 57-jara, en la studjaroj ofte pseŭdonime nomata Mario Rocci kvazaŭ li estus italo) estas litova esperantisto. Li studis en la Universitato Vilno, kaj en la 1980-aj jaroj estis inter la gvidaj fortoj de la junulara Esperanto-klubo Juneco de Vilno, kune kun la junulara Esperanto-klubo Ondo de Kaŭno la lulilo de la nuna landa sekcio de TEJO en Litovio.

T[redakti | redakti fonton]

Kazys Tamošetis[redakti | redakti fonton]

Kazys TAMOŠETIS (naskiĝis la  9-an de majo 1960(nun 1960-05-09), do nun 60-jara) estas litova arkitekto kaj esperantisto. Li studis en la fakultato pri arkitekturo de la Teknologia Gediminas-Universitato Vilno, kaj en la 1980-aj jaroj estis inter la gvidaj fortoj de la junulara Esperanto-klubo Juneco de Vilno. Post la ŝtata resendependiĝo de Litovio en 1990, li pluaktivis ankaŭ en Litova Esperanto-Asocio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

V[redakti | redakti fonton]

Rūta Vaičiūnaitė[redakti | redakti fonton]

Rūta VAIČIŪNAITĖ (naskiĝis la  29-an de aŭgusto 1963(nun 1963-08-29), do nun 57-jara) estas litova biologino kaj esperantistino. Ŝi studis biologion en la Universitato Vilno, kaj en la 1980-aj jaroj estis aktivulino en la junulara Esperanto-klubo Juneco de Vilno. Depost la ŝtata resendependiĝo de Litovio en 1990, ŝi aktivis ankaŭ en TEJO kaj Litova Esperanto-Asocio. Intertempe ŝi vivas kaj laboras en Cloghan, graflando Offaly, Irlando.

Dalia Vidickienė[redakti | redakti fonton]

Dalia VIDICKIENĖ en la 1980-aj jaroj estis gvidantino de la junulara Esperanto-klubo Juneco, ĝis la kunordigadon transprenis Kazys Tamošetis, studanto pri arkitekturo.

Algimantas Vizgirdas[redakti | redakti fonton]

Algimantas VIZGIRDAS estis litova esperantisto el Klaipėda, kiu kiel junulo aktiviĝis en la 1960-aj jaroj kaj estis inter la motoroj de la en 1966 fondita organizaĵo SEJM. Li estis membro de la SEJM-komitato, respondeca pri financoj, almenaŭ de 1970 ĝis 1974, kaj estis estro de la kanta fako de SEJM almenaŭ de 1970 ĝis 1975. Inter alie li kunlaboris en preparado de SEJM-kantaro Ni kantu en Esperanto (kun Vytautas Šilas, 1971 aŭ 1972).