Jurbarkas
Jurbarkas | |||
---|---|---|---|
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | LT-74001 [+] | ||
Retpaĝaro | www.jurbarkas.lt [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 9 711 (2020) [+] | ||
Loĝdenso | 731 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 55° 5′ N, 22° 46′ O (mapo)55.08249422.771397Koordinatoj: 55° 5′ N, 22° 46′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 29 m [+] | ||
Areo | 13,28 km² (1 328 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Jurbarkas (germane Georgenburg, ruse Юрбург - Jurburg) estas urbo en la okcidento de Litovio, situanta borde de la de la rivero Nemuno inter Kaŭno oriente kaj la Kurona laguno okcidente. Ĝi apartenas al samnoma komunumo Jurbarkas, kaj ekde 1995 ĝis 2010 ankaŭ apartenis al la tiutempe ekzistanta distrikto Tauragė. En 2020 en la urbo vivis 9 711 loĝantoj.
Origine ĉi tie la Ordeno de germanaj kavaliroj konstruis fortikaĵon, kiun ĝi dediĉis al la sankta Georgo - tial la nomo Georgenburg. Skribe la fortikaĵo unuafoje menciiĝas dum la jaro 1259. Post la granda batalo de litova-pola armeo kontraŭ la ordeno en 1410 la germanaj kavaliroj forlasis al fortikaĵon, kaj ekde 1422 la regiono apartenis al Litovio. Dum la jaro 1611 la intertempe granda loĝloko, kiu kreiĝis apud la fortikaĵo, formale ricevis urbajn rajtojn.
Partneraj rilatoj[redakti | redakti fonton]
La komunumo havas partnerajn rilatojn inter alie kun
la urbodistrikto Lichtenberg de Berlino en Germanio