Choe Taesok

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Choe Taesok
CHOE Taesok.jpg
Personaj informoj
Naskiĝo 16-an de februaro 1962
en Gjongbuk, Koreio
Nacieco koreo
Aliaj nomoj Ŝtonego
Profesio esperantisto
Lingvoj Esperanto
Esperanto
Tradukis en Esperanton Sanktaj libroj de ŭonbulismo
Aliaj aktivaĵoj vidu en la artikolo
Esperantistiĝis en 1981
v  d  r
Information icon.svg

CHOE Taesok - ankaŭ latinliterigata CHOI Dae Suk (koree 최대석, elparolata kiel [ĉŭe tesok]), naskiĝis lunkalendare la 16-an de februaro 1962 en Gjongbuk, Koreio - estas korea esperantisto kaj ĵurnalisto. Li esperantistiĝis en 1981, estas esperantlingva tradukisto de ŭonbulismo, prizorganto de ĝia oficiala esperantlingva retejo, korespondanto de pluraj koreaj televidoj kaj radioj kaj de koreaj gazetoj. Li loĝas en Vilno, Litovio.

Magistro pri publika administrado ĉe la universitato Dankook en Seulo (1986).

Magistro pri esperantologio ĉe la universitato ELTE en Budapeŝto (1997): Aljuĝita por Stipendio Ivo Lapenna en 1999.

Korespondanto de la korea televido KBS (2001-nun). Korespondanto de la semajngazeto Donga (2001-nun). Korespondanto de Korea Telecom Hitel (1998-2001). Reportero de la korea televido YTN. Blogisto de http://blog.chojus.com.

Prezidanto de Korea Esperanto-Junularo (1989-1990). Komitatano A de TEJO (1989-1990). Prezidanto de Esperantista Asocio de Ŭonbulismo (1985-1993). Redaktoro de la revuo La Espero el Koreio (1987-1994). Redaktoro de KEA-organo La Lanterno Azia (1995-1996). Ĝenerala sekretario de Korea Esperanto-Asocio (1993-1996). LKK-ano de la 79-a UK en Seulo (1993-1994) kaj de la 90-a UK en Vilno. Partopreninto de la UK-oj en 1991, 1992, 1993, 1994, 1995, 1996. Vojaĝinto dumtrijara en Eŭropo per Esperanto (1990-1993).

Redaktis:

"Zamenhof Malpravis en Kvieta Mateno" (1995).

"Verkoj de Elpin" (2004)

"LEE Chong-Yeong, gvidanto nia" (2009)

"Uyang HAN Moo-hyup" (2015)

"La Vilna Sonorilo" (2005)

"La Verda Kandellumo" (2017)

Tradukis:

"Vastas la Mondo, Multas Laboro" (1998)

"La Sankta Instruo de Ŭonbulismo" (1998)

"La Ĝongsana Instruo" (2000)

"Kompleksia Medicino kaj Saama Akupunkturo" (2003)

"La Himnaro de Ŭonbulismo" (2016)

"La Ritaro de Ŭonbulismo" (2016)

"La Historio de Ŭonbulismo" (2016)

"Komentario pri la Medoto de Sidmedito en la Fundamenta Instruo" (2017)

Verkis:

"Litovio, la Centro de Eŭropo" (2011, en la korea)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]