Diskuto:Ĝido

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Serĉatus referencoj pri la esperantigo Ĝido kaj/aŭ Ĝeddao. Eble en la e-lingva nobla Korano ie estas mencioj (tre supozeble, nur necesus trovi ilin), supozeble ankaŭ en la "Poŝatlaso de la Mondo" Prago, 1971, estas mencio.

Ĉiukaze la jenaj du referencoj jam subtenas la formon Ĝido (formon kiun mi ankaŭ vidis en artikoloj foje, iam antaŭ jaroj, supozeble en Monato, sed tio kompreneble nun ne helpas):

En aliaj vortaroj mi ankoraŭ ne trovis dokumentigon de esperanta urbonomo, kaj ankaŭ ne trovis citaĵojn el artikoloj el Monato.

Pri laŭdira alternativa esperantigo Ĝeddao mi trovas entute nenian fonton.

Do, ankoraŭ iom serĉindas. ThomasPusch (diskuto) 00:19, 7 mar. 2024 (UTC)[Respondi]