Diskuto:Ŝjiao

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Laŭ la sistemo pri esperantigo de ĉinaj vortoj laŭ EPĈ, priskribata inter alie en "Esperantigo de vortoj el ĉina fonto", devus fakte esti Ŝjjaŭo, sed la transskribo de pinjina -iao per esperanta fonetika transskribo -jaŭ ne antaŭvidas o-finaĵon necesan en esperantlingva substantivo, duobla sono "jj" en Esperanto tute neantaŭvidatas kaj la duonvokalo "ŭ" preskaŭ ne aŭdeblas, tiel ke ŝajnas akceptebla la variaĵo "ŝjiao". Se tamen ekestus deziro mencii la soneton "ŭ" inter a kaj o (tiu sonkombino en Esperanto ja tute eblas, vidu ekzemple "adiaŭo" aŭ "morgaŭo"), tiam almenaŭ atentiĝu nepre ne meti duoblan sonon "jj" - ekzemple per forfaligo de unu el la du samaj literoj, aŭ per laso de la kombino -ji-.

Aidas (diskuto) 21:54, 13 Mar. 2012 (UTC)