Diskuto:Ŝnurparko

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La unua frazo mem prave klarigas ke la koncepton al Esperanto eblas traduki per "Ŝnura kurso, ŝnurĝardeno aŭ ŝnurparko". En tio tamen la problemo estas, ke "kurso" en Esperanto malplej elvokas impreson ke temas pri loko (imagu lernejanon diri "mia kurso de matematiko hodiaŭ komenciĝos je la naŭa horo"), dum ĝardeno kaj parko klare estas lokoj kaj tial preferindas. Ĝardeno en metafora senco povas aludi pri infanĝardeno, kiun oni havas por flegi kaj kreskigi infanetojn kvazaŭ etaj plantoj, sed baze ĉiam temas pri kultivo kaj kreskigo de plantoj, do parko laŭ mi estas la plej neŭtrala vorto. Mi sekve alinomigas la vorton al "ŝnurparko" kaj metas alidirektilojn de la aliaj variaĵoj tien. Poste mi metos ankoraŭ internajn ligilojn al arbaraventurejo, kiu estas tre simila koncepto, kaj devus ankoraŭ sekvi paĝo pri "ŝnurludejo" d:Q16572235, kiu estas infanludejo por pli junaj homoj. ThomasPusch (diskuto) 10:33, 8 jan. 2024 (UTC)[Respondi]