Diskuto:Ŝraŭbuma tubjuntilo kun juntila ŝraŭbingo kaj veldota juntkonuso

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi esperas ke sufiĉe baldaŭ oni povas movi ĉi tiujn terminojn aŭ al pli ĝeneralaj artikoloj aŭ Reta Vortaro. Nuntempe se oni klakadas "Hazarda paĝo" por trovi aktualigendajn paĝojn, la probableco de trafi artikolon pri hidraŭliko aŭ felo estas tre alta. Ĉi tio ne donos bonan aspekton pri Vikipedio al eksteruloj. - Kriĉjo (la 21-an de februaro 2003)

Eroj de tubkondukilo el nerustanta ŝtalo.

Laŭ la stato de hodiaŭ, mi ne sukcesas trovi alilingvajn vikipediajn paĝojn pri la temo aŭ komunejajn ilustraĵojn. La dekstra foto ŝajnas al mi tiu, kiu plej proksimiĝas al la klarigita enhavo, sed ankaŭ ĝi laŭ mi ne sufiĉe specifas. Tial mi rezignas pri plia informkolekto, sed tamen de ekster vikipedio bezonatus plia ilustrado kaj informkolektado. ThomasPusch (diskuto) 12:04, 7 Nov. 2013 (UTC)