Diskuto:Ŝtato Ebonji

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Dum la subŝtato ankoraŭ ne havas esperantlingvan nomon ("Ebonjio") kiu estas frekvente uzata ekster vikipedio, la nacilingva formo estas "Ebonyi" kun ipsilono; kvankam tiu vorto klare ne estas esperantlingva kaj enhavas literon ne ekzistantan en Esperanto, la duonesperantigo "Ebonji" nur pravigeblus, se la nacilingva formo estus en alia alfabato ol la latina kaj necesus latinliterigo al Esperanto, sed la anglalingva formo "Ebonyi" sendube estas en la latina alfabeto. Provizore la titolo do devos esti "Ebonyi", sed se kolekteblas kelkaj eksteraj fontoj pri uzo de esperantlingva nomo de la teritorio, bonas mencii tiujn fontojn kaj tiam uzi la esperantlingvan nomon kiel artikola titolo. ThomasPusch (diskuto) 09:12, 30 Jan. 2015 (UTC)