Diskuto:Šventoji

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Laŭ la nuna stato nenie en Vikipedio (kaj ŝajne ankaŭ ne en la resta interreto) estas pli nova nombro de loĝantoj ol la relative malaktuala nombro de 2012. Klaras ke la loĝloko estas vintre malgranda kaj nur en la somero plivastiĝas per multaj feriantoj kaj ankaŭ dumtempe alvenantaj laboristoj por tranoktejoj, vendejoj, restoracioj kaj ceteraj servoj. Tamen, se ĉi-somere la IJK disvolviĝa s en la urbeto, estus bele havi pli aktualan nombron. Tial mi ĵus e-poŝte alskribis la retejon sventoji.lt kaj en kazo de nesukceso povus ankoraŭ alskribi la formalan administran komunumon, palanga.lt. Ni vidu, ĉu iu pli nova informo rezultos el la e-poŝta sondado. ThomasPusch (diskuto) 12:13, 7 apr. 2024 (UTC)[Respondi]

"Kaŭnas"[redakti fonton]

Cetere atentu ke substantivo "Kaŭnas" ekzistas en neniu lingvo. La urbo nomiĝas aŭ litove Kaunas aŭ esperante Kaŭno, ne estas io inter tio. ThomasPusch (diskuto) 12:27, 7 apr. 2024 (UTC)[Respondi]