Diskuto:Γ-funkcio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La titolo laŭ mi nuntempe estas en neĝusta Esperanto. "Γ" estas la litero, kaj liternomoj estas substantivoj; do se oni esperantigas ĝin, ĝi nomiĝas "gamo"; ne-esperantigita estus "gamma"; "gama" estas la adjektivo de la Esperantigita formo. En la komenca frazo, kiel alternativa nomo aperas "gama funkcio". Tio estas ĝusta Esperanto, ĉar la priskriba vorto estas adjektivo. Sed ĉe "Γ funkcio" la priskriba vorto estas substantivo (nome "gamo"). Unu ebla solvo estus nomi la artikolon "Γ-a funkcio". Alia eblo estus nomi ĝin "Γ-funkcio" kaj la tria eblo estus "Funkcio Γ". Mi preferus la duan solvon, sed ne vere certas. Kion opinias la aliaj? Marcos 21:17, 10. Aŭg 2009 (UTC)

Ĉar neniu respondis, mi nun ŝanĝis la titolon al "Γ-funkcio". Marcos 17:25, 1. Sep 2009 (UTC)