Diskuto:-im-

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Samsignifas al -t-, kaj ne aperinta aliloke[redakti fonton]

Ŝajnas, ke la sufikso -im- estas tute nove kreita, kaj ke ĝi aperas la unuan fojon en tiu ĉi artikolo Vikipedia. Vikipedio ne estas la ĝusta loko por enkonduki novajn afiksojn. Krome -im- estas duoblaĵo de la samsignifa sufikso -t-, kiu estis registrita en PIV jam en ties malnova eldono, kaj kiu aperas ankaŭ en PIV2005. Laŭ mi la artikolo pri -im- estu forigita. Bertilow 02:16, 8. Nov 2006 (UTC)

Kiom da internacieco?[redakti fonton]

Se argumento pora estas ke ĝi jam uziĝas ekster Esperanto, nepras minimume liston de la lingvoj en kiu ĝi ordinare uziĝas. Jes, Vikipedio ne estas ĝusta loko por enkonduki novajn afiksojn. Tamen ĝi ŝajas pravigebla loko por enciklopedie listigi citatajn meritojn kaj malmeritojn de tiuj kandidatoj al kiuj ne tute mankas meritoj. O'RyanW ( ) 05:11, 8. Nov 2006 (UTC)