Diskuto:-iv-

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

-iv- estas tute stulta kaj senutila ida sufikso Roberto 09:10, 25. Jan 2005 (UTC)

Eble, sed tamen uzata. Miaopinie -iv- kaŭzas miskomprenojn, ĉar ĝi kolizias kun multaj vortoj de kiuj la baza formo jam uzas -iv- kiel finaĵo. Ekz.: akuzativo, objektivo ktp.
Estas pli bone komprenebla uzi »pova«
--Sagitario 11:33, 25. Jan 2005 (UTC)

Estus bone, se la artikolo mem proponus manierojn anstataŭi -iv-sufikson per pli bona vorto. Ne ĉiuj legas la diskutojn.
--VerdLanco (diskutu) 11:50, 25. Jan 2005 (UTC)

Mi proponas movon de ĉiuj ĉi artikoloj -X- al Vikivortaro. Ili estas tute vortarecaj, krom eble tiu pri -in-. Bab 12:46, 25. Jan 2005 (UTC)


Kara Bab!
Tiam, kiam tiu artikolo estos finita sia vortareco estos tute for. Mi nome volas fari artikolojn pri ĉiu Espranta sufikso kun historio kaj etimologio, anekdotoj, kaj je la neoficialaj ankaŭ objektivaj argumentoj por kaj kontraŭ tiu vortero.
Tiu estas bona ebleco por fari ampleksan dokumentaron pri la historio de Esperanto kaj sia evolucio.
--Sagitario 13:50, 25. Jan 2005 (UTC)

Laŭdinda celo, Sagitario! Mi plene subtenas tiajn projektojn kadre de Vikipedio.
--VerdLanco (diskutu) 20:12, 25. Jan 2005 (UTC)

Ĉu tiaj artikoloj ne estas plej bonaj por Wiktionary? --Lovermann, 1.04.2005