Diskuto:12421 Zhenya

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Estas nekompreneble, en kiu lingvo estas kreita (de Uzanto:Jean-François Clet) la titolo de ĉi tiu artikolo. La vorto "Zhenya" estas nek Esperanta ("y" mankas en Esperanto), nek rusa (ĉar la ruslingva nomo Женя prononciĝas kiel [Ĵenja]). Tial, verŝajne, la nomo estas erara (kaj neprononcebla). Aŭ, eble, estus pli bone ĝuste difini internacian (esperantolingvan) nomon de la asteroido kiel Ĵenja kaj alinomigi la artikolon? --Dima41 (diskuto) 17:54, 6 Aŭg. 2014 (UTC)

La literumo "Zhenya" estas oficiala en la organizaĵo kaj komuna en aliaj latinalfabetaj lingvoj (kazo 2 VP:NELATINA), do ne necesas alinomigi.--Salatonbv (diskuto) 21:37, 6 Aŭg. 2014 (UTC)