Diskuto:1924

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi mem unuafoje ekskribis la nune bazan ekfrazon de jar-artikoloj: "En la jaro X post/antaŭ Kristo okazis, interalie:" Poste mi pripensis, ke eble tiu frazo ne taŭgas por internacia, ne-religia enciklopedio. Ĉar vere, la Ĉinoj kaj Japanoj k. a. ja uzas la Gregorian kalendaron sen ia mencio pri Kristo kaj ties nasko. (Kio verŝajne okazis kelkajn jarojn antaŭ la Gregoria jaro 0.) Pro neŭtraleco kaj logiko mi proponas ŝanĝi ĉiujn tiujn frazojn al

"En la jaro (-)X de la Gregoria kalendaro okazis, interalie:".

Kion vi aliaj opinias pri tio? Kaj ĉu eblas ielmaniere rapide ekŝanĝi ĉiujn la koncernatajn paĝojn? Ĉu scias vi, Brion? Ja temas pri kelkcent artikoloj...

--Bab (kiu antaŭe sin nomis "Bjørn", Bab 12:40, 5. Okt 2006 (UTC))


Oni povus eble uzi la KE (de la Komuna erao) kaj AKE (antaŭ la komuna erao) anstataŭ referencoj al Kristo. Mi dubas ke tio solvos ĉiun problemon tamen.

P. STOLTZ


Bjørn skribis:

Ĉar vere, la Ĉinoj kaj Japanoj k. a. ja uzas la Gregorian kalendaron sen ia mencio pri Kristo kaj ties nasko.

Ĉu? Interese. Kiel do la Ĉinoj kaj la Japanoj nomas la jarojn respektive antaŭ kaj post la (t.n.) nasko de Kristo, kiam ili mencias jarojn laŭ la Gregoria kalendaro?

Bertilo WENNERGREN


La monatoj januaro, marto, majo, kaj junio, ankaŭ la tagoj mardo, merkredo, ĵaŭdo, kaj vendredo nomiĝis por romiaj dioj. Februaro kaj sabato por religiaj festoj, la unu romia, la alia juda. Dimanĉo, latine dies dominicus, signifas tago de la Sinjoro, alude al Kristo. Gregoria, kiel Gregoria kalendaro, rememoras Gregorio, la katolika papo kiu donis sian nomon al sistemo. La jaroj de la gregoria kalendaro estas kalkulataj en la naskiĝo de Kristo, vera historia persono. Mi ne kredas, ke estu ebla aŭ dezirinda ŝanĝi internacie akceptinda kalendaro por ekstrati religion.

G. YEOWELL - El Puerto de Santa Maria (Kadizo), Hispanio (kun pardonpetoj pro mia gramatiko)


Bone. Mi ŝajne misvortumis. Mi parolas nek la Ĉinan nek la Japanan, kaj eble la ekzemploj miskongruas, sed mi kredas esti vidinta (kaj aparte en ekster-eŭropa kunteksto) multajn aperojn de jar-nombroj sen mencio "post" aŭ "antaŭ" Kristo. Ekzemple, la (kontraŭreligia) registaro komunisma de Ĉinio pro praktikaj kialoj listigus eventojn laŭ la Gregoria kalendaro, tamen, pro ideologiaj kialoj, sen mencii la "kaŭzinton" de tiu sistemo. Oni povas ja simple diri "En la jaro (-)X okazis..."/"En la jaro X antaŭ nia erao/moderna kalkulo" ks. Mi provis serĉi jarojn en http://zh.wikipedia.org por kontroli tion, sed la Ĉina Vikipedio ankoraŭ tro maldikas... Cetere, mi korespondas kun japanino esperantista, kaj ĉiukristnaske ŝi sendas al mi multajn - nu, kristnaskaĵojn tipe japanstilajn. Mi scias, ke ŝi estas budhisto, kaj do demandis ŝin, kial ŝi celebras KRISTnaskon? Kaj ŝi ne sciis; ŝi eĉ ne pripensis tiun miskongruon... Kaj kiom da angloj pripensas, ke prae temis pri piedlongoj kiam ili mezuras per futoj (feet)? Mi volas nur diri, ke etimo kaj origino ne tiom gravas en ĉiutaga vivo por ordinaraj lingvo-uzantoj. Kio gravas, estas la rekta, tuj perceptebla signifo. Do:

  • Dirante "en la jaro x post/antaŭ Kristo" oni
    • agnoskas ke ekzistis iu persono Kristo naskiĝinta en la jaro 0 (se vere li ekzistis, kiel historia persono, plej multaj historiistoj fakte supozas lin naskiĝinta en la jaro -7 (aŭ ĉu -6?) de la Gregoria kalendaro)
    • decidas, ke tiu persono kaj tiu kalendaro tiom gravas kaj universalas, ke ĉiu homo (aŭ almenaŭ: esperantisto) de la tero aŭtomate komprenos pri kiu kaj pri kio temas (ja ankaŭ troviĝas aliaj kristanaj kalendaroj kiuj ne tutdetale egalas al la Gregoria)
  • Tamen estas sciata kaj tutmonde testita ke oni povas
    • tutbone uzi la Gregorian kalendaron sen ia ajn mencio de la kredo, kiun Gregorio utiligis kiel bazon por sia sistemo
    • tutbone paroli sen samtempe pripensi kaj pricerbumi la etimon de la vortoj, kiujn oni diradas dum parolado

Kial do ne ŝanĝi la artikoltekstojn al "en la jaro x de la Gregoria kalendaro", sen konstante elprovoki la bildon de Kristo? Se oni interesiĝas pri la historia kaj religia fono de tiu kalendarsistemo, oni alklaku la ligilon kaj legu tie!

--Bab (kiu antaŭe sin nomis "Bjørn" - nomo aludata en la sekva parantezo, Bab 12:40, 5. Okt 2006 (UTC)) (kio signifas "Urso"n kaj kio verŝajne devenas de antaŭkristana tradicio kaj tial kristanoj nepre devas montri la krucon antaŭ ol ekparoli kun mi)


Bjørn:

Ekzemple, la (kontraŭreligia) registaro komunisma de Ĉinio pro praktikaj kialoj listigus eventojn laŭ la Gregoria kalendaro, tamen, pro ideologiaj kialoj, sen mencii la "kaŭzinton" de tiu sistemo.

Ĉu vi iam vidis tion? Aŭ ĉu vi nur supozas, ke ili farus tion?

Kompreneble plej ofte oni mencias jarojn post Kristo, kaj tiam simple subkomprenas la indikon "post Kristo". Necesus trovi indikojn pri jaroj antaŭ Kristo por vere certiĝi, kian politikon la Ĉina registaro havas pri tiaj ĉi aferoj. Plej ofte nur tiam oni entute aldonas ian tian esprimon.

Bertilo WENNERGREN

Do, mi nur supozas tion... Mi hontas pri tiaj malzorgaj elementoj en mia argumentado, kiun mi alie ĉiam provas detale kaj ĝustige superrigardi antaŭ klako de "Konservu ŝanĝojn". Mi klopodis trovi ion certigipovan en la Ĉina vikipedio, sed ne sukcesis. Verŝajne la plej efektiva maniero estus trovi artikolon en la Angla (aŭ alilingva) vikipedio pri frua historio Ĉinia, kiu ankaŭ estas ligita al http://zh.wikipedia.org.

--Bab


Ĉiuokaze, la diskuto pri komunisma Ĉinio kaj ties maniero paroli pri "antaŭkristaj" okazaĵoj estis devojo de la origina diskuto. Nun ni prefere revenu al ĝi. Do, vikipediistoj, kion vi pensas?

Ĉu ni skribu

  • kiel nun: "En la jaro x antaŭ/post Kristo okazis, interalie:"

aŭ, kiel proponas Stolz,

  • "En la jaro x de la Komuna Erao..."/"En la jaro x de KE..." ks.


???

--Bab


Mi ne scias, ĉu indas ŝanĝi, sed se ŝanĝi, eble ni uzu la plej simplan notacion, kun nuraj numeroj por jaroj post Kristo, kaj kun aldona minus-signo por jaroj antaŭ Kristo: 2003 (= 2003 post Kristo), -2003 (= 2003 antaŭ Kristo). En okazoj kiam povus esti malklare, ke temas pri jaronumero, oni povas simple aldoni la vorton "jaro", ekz. Tio okazis en la jaro -2003.

Aliflanke tia minus-signo eble povus esti pretervidita aŭ miskomprenita.

Mi ĉiuokaze ne pensas, ke praktike ni multe uzus ajnan aldonon al jarindiko, kiam temas pri jaroj post Kristo. Plej multaj simple skribadus "2003", kaj jen ĉio. Do nur pri jaroj antaŭ Kristo la afero vere gravas.

Ke temas pri la Gregoria kalendaro, estas memkompreneblaĵo ne aparte indikinda.

Lasta penso: se ni uzados sisteme la mallongigon "a.K." (jam uzatan ekz. en Historio_de_Pratempo), ĉiu povos mem decidi por si, ĉu tio signifas "antaŭ Kristo" aŭ "antaŭ la Komuna erao"! Tiel ĉiuj povos esti feliĉaj, kaj ĉiuj ankaŭ bone komprenos.

Bertilo WENNERGREN