Diskuto:24 ĉasa

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La gazeta titolo 24 часа en esperantlinga latinliterigo estas 24 ĉasa. Kial en la artikola nomo uzi la por esperanta literumo surogatan h-sistemon? En la angla ĝi povas literumiĝi "24 Chasa", en la germana "24 Tschasa", en la turka "24 Çasa" aŭ en la nederlanda "24 Tsjasa", sed por Esperanto tiuj alilingvaj latinliterigoj ne havas signifon - la gazeto mem nek aperas angle nek germane, turke aŭ nederlande... Laŭ la bulgara nomo ankaŭ majusklo post la nombro ne pravigeblas. Mi do alinomigas la artikolon al titolo 24 ĉasa. Se la bulgara lingvo iam ne plu estus skribata per cirila alfabeto, sed per anglalingva latinliterigo, kaj la gazeta titolo estus "24 Chasa", kompreneble resencus doni tiun titolon al la artikolo, sed ĝis tiam uziĝu plej prava latinliterigo. -- ThomasPusch (diskuto) 19:22, 13 Dec. 2012 (UTC)

PS: La ĝisnuna versio videble ekestis el kruda aŭtomata traduko: Vortumoj kiel "redaktilo-en-ĉefo" anstataŭ "ĉefredaktoro"/"ĉefredaktisto" ankoraŭ dolorige memorigas tion... Mi klopodis fintraduki la lingvaĵon al laŭeble home komprenebla Esperanto. -- ThomasPusch (diskuto) 19:33, 13 Dec. 2012 (UTC)