Diskuto:5-a simfonio (Beethoven)

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Frazoj kiel tiu ĉi

Citaĵo
 Simile al la 9-a simfonio kun ĝia „Odo al Ĝojo“ ĝi pritraktas per sia „per aspera ad astra“ sian vojon tra nokto al la lumo, ekde c-minoro al C-maĵoro fundamentan ideon de la eŭropa kulturo. 

estas rekte kopiitaj el la germana vikipedio, kaj tie estas kopiitaj el patosa teksto de muzikokritisto el 1887. La germana vikipedia teksto aldonas artikolon pri la latina frazo, kiu ĉi tie mankas (tial la kvar fremdlingvaj vortoj, netradukitaj, restas ruĝaj), kaj aldonas referencon de la origina fonto de 1887 kiu ĉi tie ankaŭ ne estas, kaj mi aŭdacas aserti ke por tre multaj esperantoparolantoj la frazo restos enigma, eĉ se oni en junaj jaroj lernis la latinan (...aŭ en la retejo guglo aŭtomate tradukas la vortojn) kaj scias ke la latinaĵo signifas "per penoj al la steloj". Sed eĉ plisimpligite la frazo

Citaĵo
 La simfonio per la fundamenta eŭropa ideo "per aspera ad astra" ("per penoj al la steloj") montras la vojon tra nokto al la lumo, de c-minoro al C-maĵoro 

ankoraŭ sonas patosa kaj daŭre iom enigma... Homoj miros "Ĉu mi malatentis iun informon?? Al kiu "fundamento", kiu "eŭropa ideo", kiuj "steloj" aludas la stranga frazo"??? Vere komprenebla la frazo supozeble nur iĝas, ankoraŭfoje draste plisimpliganta ĝin, sed re-enprenante la jam forigitan komparon kun la 9-a simfonio:

Citaĵo
 Simile al la 9-a simfonio, kiu komenciĝas triste en D-minoro kaj finiĝas kun brile entuziasma himno „Odo al Ĝojo“ en D-maĵoro, ankaŭ la 5-a simfonio de sia "malhela", "stresita" kaj "ĉagrena" komenco en C-minoro ĝis la heroisma finalo en C-maĵoro dramece simboligas ian vojon de malhela nokto al la lumo 

- eĉ tio ankoraŭ iom sonas patose (patosa jes nomeblas la tuta 5-a simfonio, tial iomete da patoso tolereblas en priskribo), sed laŭ mi kompreneblas de ĉiu. Ankaŭ en la germana vikipedio la frazo, rekte el patosa lingvaĵo de la 19-a jarcento enkopiita al vikipedia teksto de la 21-a jarcento, sonas strange. Tio ne estas nia problemo. Sed frazoj en esperanta Vikipedio ne estu blufe misterigitaj, se la baza mesaĝo simple estas "se muziko, kiel ĉi tie, komenciĝas en malhela, malfeliĉa etoso de minoro kaj finiĝas en brila, entuziasma etoso de maĵoro, tiam tio estas laborilo de komponisto krei ekscitiĝon". Mi petas ĉiun redaktanton ne blinde kopii tekstojn el aliaj lingvoj, sed kritike kontroli, ĉu la rezulto aspektas saĝa kaj facile komprenebla! -- ThomasPusch (diskuto) 21:52, 21 jan. 2023 (UTC)[Respondi]