Diskuto:Abĥazio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

"eksa aŭtonomio de Kartvelio"? Evidenta mensogo. Samaj mensogoj aperas en artikoloj pri Kosovo kaj Kartvelio. Laŭ la internacia juro Abĥazio daŭre estas integra parto de Kartvelio. --Lohengrin 17:54, 31. Aŭg 2008 (UTC)

Abĥazio ja estas eksa Abĥaza Aŭtonoma Soveta Socialista Respubliko en konsisto de Kartvela Soveta Socialisma Respubliko, neniom da mensogo pri tio.
Kiam el la disfalanta Sovetunio eliris Kartvelio, ĝi ne konfirmis aŭtonomion de siaj eksaj (per decido de Kartvelio do) aŭtonomioj kaj ne okazigis tie referendumojn (kiujn postulis sovetunia leĝo pri eliro el la unio). Tie okazis milito en fruaj 90-aj, rezulte de kiu la teritorio iĝis memregata kaj sen difinitiva statuso. Sed tio estas alia historio, pri ĝi eblas enskribi en la artikolon plurajn vidpunktojn ktp., ankaŭ pri la fifama "internacia juro"; sed restas la fakto, ke Abĥazio, Sud-Osetio kaj Aĝario estas "eksaj aŭtonomioj de Kartvelio", pri tio neniu disputus. Slavik IVANOV 19:06, 31. Aŭg 2008 (UTC)
De Sovetunio - jes, eksa, tamen daŭre aŭtonomia parto de Kartvelujo. --Lohengrin 15:41, 2. Sep 2008 (UTC)
Estimata Lohengrin, vi provu veni al Abĥazio kaj diri, ke Abĥazio estas parto de Kartvelio. Ne timu, tie loĝas pacemaj homoj kaj ili nur longe kaj laŭte ridos pri vi. Abĥazio estas sendependa lando. Sed, falsaj demokratoj el sataj landoj ne volas tion akcepti. Se vi opinias, ke Abĥazio estas parto de Kartvelio, tiam redonu polajn teritoriojn iam kontrolitaj de Germanio. Mi ne volas vin ofendi, kaj vi ne ofendu homojn (landojn) nur pro ilia sovetia estinto. Se ili volas esti sendependaj, do estimu ilian opinion. Amike --P.Fiŝo 08:22, 19. Sep 2008 (UTC)
La problemo estas, ke laŭ vi Vikipedio devas prezenti oniajn opiniojn kaj bondezirojn, laŭ mi - nur faktojn. La fakto estas, ke Abĥazion kiel sendependan ŝtaton agnoskas nur kvar ŝtatoj; ĉiuj ceteraj trovas ĝin dependaĵo de Kartvelio. Interese, ke la tutan mondon krom via patrujo, Nikaragvo, Venezuelo kaj Nauro vi vidas falsaj demokratioj el sataj landoj. --Lohengrin 09:47, 13. Dec 2010 (UTC)