Diskuto:Abatejo Maria Laach

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

ĥaosa artikolo -- notis, sen subskribo, Narvalo 13 maj. 2008‎

Vere, eble ne ĥaosa, sed ĉiukaze tre nekutima kaj ege kaprica ordigo. Mi baze tute konsentas pri la miro. Kaj ĉu ĉapitro "Rondiro en la preĝejo" (La numeroj rilatas la mapon, kiu ĉe la enirejo estas je dispono sur laminitaj folioj en diversaj lingvoj por la vizitantoj) vere utilas en enciklopedia artikolo, estas pli ol dubinda. Sed ŝajne neniu avas la energion por elporti tiun "esperantlingvan laminitan folion" al vikifontaro ... ankaŭ mi ne. ThomasPusch (diskuto) 13:32, 6 okt. 2023 (UTC)[Respondi]

Landnomaj formoj[redakti fonton]

La origina teksto, anonima de konto 87.168.113.147 en julio 2007, havas la landnomojn "Burgundio" kaj "Prusujo", kaj pro la anonimeco ne klaras kiu entute trikis la tekston. La unua konata aŭtoro estis Thomas Guibal, kiu aldonis unuan frazon, pri kio entute temas (tre utila aldono!), kaj en tio prave uzas la landonomon "Germanio". La landonoma kompromiso indikas ke estas en ordo se ĉefa aŭtoro de teksto, se tiu konatas, elektas aŭ landnomajn formojn kun finaĵo -io aŭ kun finaĵo -ujo, sed ke ekzistu unueca stilo en la tuta teksto. Tia unueco ĉi tie ne videblas. Sed ĉar la vorto "Prusujo" ĉiukaze nur estas alidirektilo al artikolo "Prusio", ŝajnas al mi ke por ekhavo de unueco plej facilas ŝanĝi la kaprican vorton "Prusujo" al "Prusio". ThomasPusch (diskuto) 13:43, 6 okt. 2023 (UTC)[Respondi]

La vorto "relikvujo" kompreneble ne tuŝatas de la redakto, ĉar tute klare ne temas pri lando, sed efektive pri ujo de relikvoj. ThomasPusch (diskuto) 13:45, 6 okt. 2023 (UTC)[Respondi]