Diskuto:Aglutina karaktero de Esperanto

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kial ne perfekte aglutina?[redakti fonton]

Pejno simono, vi skribis:

La sola escepto el tiu neŝanĝebleco troviĝas ĉe la 
sufiksoj ĉj kaj nj,
anstataŭ kiuj oni povas elizii literojn: 
patro kaj paĉjo, patrino kaj panjo.

Same Schubert notas tion, kiu organizis la traduksistemon DLT, kaj dum tiu laboro trovis kelkajn, malmultajn erojn en Esperanto, kiuj ne estas perfekte logikaj kaj kiuj iom malhelpas aŭtomatan tradukadon.

Mi miras, kial oni konsideras la vorton paĉjo varianton de la vorto patro. Kontraŭe al la mekanismo, per kiu oni normale formas vortojn per aldono de prefiksoj ktp, oni tie devas fari tre komplikajn aferojn:

patro -> -tr -> pa o -> +ĉj -> paĉjo

Pli simple kaj logike estus, konsideri la vorton paĉjo memstaran vorton. Simile ja estas la afero ĉe la ekzemploj, kiujn vi menciis: igi, akto, reakcio, instrui, instrukcio ktp

Kial ni (la akademio) ne simple redifinas tiujn du vortojn paĉjo kaj panjo (eble kelkajn aliajn) kiel memstaraj vortoj?

En la NPIV paĉjo jam ne staras kiel varianto de patro, sed aparte, do tie jam ĉio estas taŭge aranĝita. --Hans Eo 10:49, 28 Jun. 2011 (UTC)