Diskuto:Aktobe

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kutime en Esperanto oni transskribas al latina alfabeto urbojn origine skribitaj en aliaj alfabetoj ol la latina, kaj tiam povas transskribi rekte al la esperantlingva alfabeto, kaj transprenas la originan nomon se la urba nomo estas en latina alfabeto. Kazaĥio decidis pri oficialigo de latina alfabeto, laŭ kiu la urbo nomiĝas Aqtöbe, kaj nur ĝis 2025 antaŭvidiĝas paralela uzo de la antaŭa cirila alfabeto de 1940 (el la stalinisma epoko). Laŭ tiu logiko, fakte bonus alinomigi la urban kaj provincan artikolojn Aqtöbe kaj provinco (internacie fakte pri Kazaĥio "regiono", nur la esperanta vikipedio laŭ la tradicio de la lingvouzo en Rusio ĝis nun favorigas la formon provinco) Aqtöbe. Sed Aqtöbe vere ne aspektas kvazaŭ Esperanto (kaj ja ne estas). Same laŭ la kutimoj de la esperanta vikipedio la ĉefurboj de unuarangaj administraj unuoj de ŝtato rajtas je esperantlingva nomo, se tia nomo estas uzata en la esperantlingva literaturo, gazetaro aŭ en la loka Esperanto-movado. Ĝis nun ne estas konvinka uzo de esperantigita urbonomo "Aktobeo" aŭ "Aktobo". Sed eble ĝis 2025? ThomasPusch (diskuto) 14:07, 3 Mar. 2016 (UTC)