Diskuto:Albuquerque

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La titolo Albuquerque laŭ la nuna stato uziĝas por ekzakte unu artikolo, tiu ĉi. La hispania urbo Alburquerque de nur 5000 loĝantoj skribiĝas aliel, kun unu plia "r", kaj krome kelkaj homoj havas la urbonomon kiel familian nomon - tio estas nenio ekzotika ĉe urbonomoj. Por la laŭ nuna stato kvin homoj kiuj havas e-lingvan artikolon de tia familia nomo, la apartiga paĝo "Albuquerque (apartigilo)" estus bona solvo, sed mi pensas ke la urbego en Usono vere meritas la simplan titolon "Albuquerque", sen iuj aldonaĵoj inter krampoj. Ĉar ĉiam denove okazos ke vikipediaj uzantoj kiuj ne parkerigis la pli komplikan titolon "Albuquerque (Nov-Meksiko)" aŭ "Albuquerque (Norda Ameriko)" simple skribos "Albuquerque" en internaj ligiloj kaj tiam ne alvenigos al la ĝusta paĝo. Estas aliel, se vere ekzistas multaj urboj ekzakte samnomaj, sed la titolo Albuquerque laŭ la nuna vikipedia stato estas pruvite unika. Kaj eĉ se en Latinameriko aŭ Portugalio iuj kvin domoj kuniĝas al domaro "Albuquerque", tio ne signifas de la urbego en Usono devus tuj cedi la titolan nomon kaj retiriĝi al pli komplika titolo "Albuquerque (Nov-Meksiko)", "Albuquerque (Nsuda Usono)" aŭ "Albuquerque (Norda Ameriko)"... ThomasPusch (diskuto) 11:33, 29 mar. 2024 (UTC)[Respondi]