Diskuto:Alemanoj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi permesis al mi reŝanĝi la ĉefpaĝon de "Alamanoj" al "Alemanoj", ĉar la korekta formo laŭ la alemana lingvo-uzo kaj laŭ PIV estas "alemana" kaj ne "alamana". Cetere ĉiuj aliaj kapvortoj de la radiko utiligas en Vikipedio la formon "aleman" kaj ne "alaman". Tio estas ankaŭ la kazo en pli ol 90% de la ceteraj lingvoj. --DidiWeidmann 11:06, 2. Nov 2007 (UTC)

Mi nun krome konstatis, ke la tuta artikolo estis de tre mizera kvalito kun multaj lingvaj eraroj kaj malkorektaĵoj kaj parte eĉ fremdlingvaj restaĵoj absolute malkompreneblaj. Mi tial la tutan tekston nun plibonigis kaj korektis, tamen certe necesas ankoraŭ lingva perlaboro. --DidiWeidmann 11:55, 2. Nov 2007 (UTC)