Diskuto:Alexander Dubček

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La informkesto nun prezentas lin unuavice kiel esperantisto, kun granda verda stelo tute supre, kvankam la esperanta teksto ĝis nun nenion malkaŝis pri esperantisteco. Tio estas ĉar iu el la angla vikipedio en vikidatumoj aldonis noton ke li ankaŭ parolis esperanton, kaj la informkesto el tia informeto aŭtomate produktas esperantiston. Mi el la angla vikipedio aldonis la informon

Citaĵo
 Kiam li estis trijara, la familio translokiĝis al Sovetunio, parte por helpi konstrui socialismon kaj parte ĉar laborlokoj estis malabundaj en Ĉeĥoslovakio. Tiel li estis kreskigita ĝis la 12-a vivjaro sur komunumo en Biŝkeko, en Kirgiza SSR de Sovetunio (nun Kirgizio), kiel membro de la esperantista kaj idista industria kooperativo Interhelpo. En 1933, la familio translokiĝis al Gorkij, nun Niĵnij Novgorod, en 1938 revenis al Ĉeĥoslovakio, kaj dum la Dua Mondmilito partoprenis en slovaka rezistado kontraŭ Nazia Germanio. 

Do li parolis Esperanton kiel infano, inter la 3-a kaj 12-a vivjaro - pri uzo de la lingvo en postaj jaroj ankoraŭ estas neniu informo. Unufoje la angla vikipedo pli atentigis pri Esperanto ol la esperantlingva. ThomasPusch (diskuto) 08:12, 15 okt. 2022 (UTC)[Respondi]