Diskuto:Alfabeta listo de la deputitoj de la 12-a parlamenta periodo de la kvina Franca Respubliko

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi ne scias je kiom grado ankoraŭ funkcios kreoj de la centoj de mankantaj artikoloj pri francaj deputitoj, sed garantias ke neniam iuj esperantistoj tiom entuziasmos pri detala franca politiko ke iu pretos verki kaj almenaŭ ĉiujn kvar jarojn zorgeme aktualigi la centojn de mankantaj artikoloj pri ĉiuj deputitaj distriktoj... Sekaj listoj kiel 1-a deputita distrikto de Ain, 2-a deputita distrikto de Ain, 3-a deputita distrikto de Ain, 4-a deputita distrikto de Ain, 5-a deputita distrikto de Ain ekzistas en la franca kaj ankoraŭ en maksimume unu aŭ du pliaj lingvoj. Sed ne sufiĉas tien meti informkeston kun mapo de la distriktaj kaj departementaj limoj, kaj neniondiran frazon ke "la 1-a deputita distrikto de Ain estas unu el pluraj deputitaj distriktoj de la departemento Ain en Francio, lando de Eŭropo" kun almenaŭ du pliaj neniondiraj frazoj kaj ŝablono {{ĝermo}}, kaj poste neniam plu rigardi la mikropaĝon. Sed devos esti listoj pri la deputitoj, daŭre aktualigataj kiam iu deputito ŝanĝiĝas. Tiun laboron ĝis nun en pli ol jardeko neniu en Esperanto komencis kaj certe neniam komencos, kaj prave, estas multe pli gravaj temoj, se oni foje povas donaci 50 horojn da tempo por redaktado en vikipedio. Tial la internaj ligiloj pri la mankantaj artikoloj pri ĉiuj deputitaj distriktoj devas forpreniĝi el tiu ĉi kaj parencaj listoj - eĉ pri tio ankoraŭ neniu redaktanto havis tempon... Se vi post forpreno de la internaj ligiloj pri la mankantaj artikoloj pri ĉiuj deputitaj distriktoj havas troan tempon, kreu artikolon pri du, aŭ dudek, aŭ ducent mankantaj biografiaj artikoloj pri francaj deputitoj - garantiite ankaŭ tie estos pli da laboro ol vi iam ajn sukcesos finfari. ThomasPusch (diskuto) 09:15, 14 apr. 2023 (UTC)[Respondi]