Diskuto:Alta Komisiito de Unuiĝintaj Nacioj pri Rifuĝintoj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

En plej multaj aliaj lingvoj la koncerna artikola titolo multe pli simila al "Alta Komisaro de la Unuiĝintaj Nacioj pri Rifuĝintoj" ol al "Oficejo de Supera komisaro de UN por rifuĝintoj" - Petr Tomasovsky movis la artikolan nomon en junio 2012 al la dua variaĵo, kaj aldonis multan tekston, sed lasis la tekston en ne finprilaborita stato, kaj ankaŭ ne klarigas kial la dua titolo estu pli taŭga ol la unua. Konsentite, ke la vortumo "alta komisaro" en Esperanto sonas pli malkutime ol "supera komisaro" (same en aliaj lingvoj, kiujn mi komprenas), sed la gramatike nekutima (ne malĝusta) titolo en multaj lingvoj samkiel en Esperanto iĝis sinonimo de la funkcio, kaj ne sencus korekti la lingvouzon, respektive korekti la Unuiĝintajn Naciojn... Mi do movas la artikolan titolon al la unua variaĵo. Aparte de tio, la teksto bezonas pluan prilaboron, kvankam mi nun ne havos sufiĉan tempon mem poluri ĝin! ThomasPusch (diskuto) 12:12, 3 Maj. 2013 (UTC)