Diskuto:Altona

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Landnomaj formoj[redakti fonton]

La teksto ekestis en oktobro 2008 fare de anonimulo, pri kiu oni do ne scias kiu estis. Poste precipe Moldur prilaboris, ĝustigis kaj plivastigis ĝin. Laŭ la landnoma kompromiso sama stilo de esperantaj landonomoj uziĝu en la tuta teksto. Nun la teksto citas Danion, Holstinion, Prusion ktp en la supra parto kaj unufoje Prusujon fine de la teksto. Por unuecigo de la teksto plej simplas ŝanĝi tiun finan uzon de "Prusujo" fine al "Prusio" uzata aliloke en la teksto. ThomasPusch (diskuto) 11:29, 6 okt. 2023 (UTC)[Respondi]

PS: Mi ankoraŭ aldonas al la teksto informkeston laŭ la modelo de Berlino. {{informkesto urbo}}, kiu baze estas por kompletaj urboj, donus eĉ tro da indikoj - tiu ĉi konciza kesto laŭ mi pli modestas kaj ankaŭ funkcias kiel informkesto. ThomasPusch (diskuto) 17:11, 6 okt. 2023 (UTC) -- Cetere: Mi ĵus vidis ke ankaŭ al tri aliaj urbodistriktoj (Bergedorf, [Hamburg-Eimsbüttel|Eimsbüttel]] kaj Nordo) kaj la du kvartaloj oni jam aldonis tian informkeston - kaj mi jam pensis ke mi estus la unua kiu havus tiun ideon... ThomasPusch[Respondi]