Diskuto:Aluvia grundo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi aldonas du referencojn pri vortara mencio (el 2018 kaj 2020) de la vorto "marsko", sed tamen pledas por tio ke la artikolo tenu sian originan nomon "aluvia grundo", kiel restarigis ĝin la uzanto Kani: Necesas substreki ke plej multaj nacilingvaj vortaroj de Esperanto (ekzemple ĉiuj vortaroj germanaj de s-ro Krause antaŭ 2018, la franca vortaro Danvy kaj Le Puil, la angla de Wells, la nederlanda de Middelkoop ktp. ktp.) NE mencias tian vorton "marsko". Do necesas konstati ke ĝi neniel estas ĝenerale konata vorto, nur nova neologisma propono kiu trovis sian vojon en kelkajn el la plej lastatempaj kaj plej ampleksegaj vortaroj. ThomasPusch (diskuto) 06:36, 10 jul. 2023 (UTC)[Respondi]