Diskuto:Ambrozio de Milano

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

vidu ĉe Doktoro de la eklezio -- kaj ankaŭ en PIV kaj aliloke tra Esperantujo: kutime ĉi tiu sanktulo nomiĝas ne Ambroso, sed AMBROZIO. Bonvolu do ŝanĝi la titolon de l´ artikolo kaj la nomon plue en la teksto > Ambrozio.

kore

Gerrit Berveling gerrit.en.madzy@planet.nl

En la dekstra parto, aperas esprimo 'adorita en' kun indikoj de eklezioj. Nu, adorata povas esti nur Dio. Sanktuloj estas kultataj. Mi provis shanghi "adorita en" al "kultata en". Bedaurinde, nun nenio aperas. Kie shanghi la esprimon? Bruno Masala

Respondo al la demando de Bruno de antaŭ 7 jaroj: Tiu ŝanĝo devus esti farata en {{informkesto sanktulo}}. Via redakto ĉi tie, en la artikolteksto, nur malaperigas la informon, ĉar ĝi ne plu uzas la ĝustan parametronomon. Mi mem ne volas fari tian ŝanĝon, ĉar mi ne sufiĉe kompetentas pri katolika teologia terminologio por prijuĝi la taŭgecon de "adori" aŭ "kulti" aŭ io alia ("veneri", ktp.). - Sincere, Moldur (diskuto) 20:00, 16 jul. 2017 (UTC)[Respondi]