Diskuto:Amirteo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La reganto latine nomiĝis Amyrtaeus, greke Amyrtaios (demote) aŭ Amyrtaeos (manete)... neniel la esperantigo Armiteo kompreneblas, la logika formo estus Amirteo. La unua formo (la nuna titolo de la nereviziita artikolo) aspektas kvazaŭ simpla mistajpo. Mi tial ŝanĝas la titolon al la formo Amirteo, kaj lasas alidirektigon. Se iu egiptologo havas pravajn argumentojn por formo Armiteo, ili bonvenas ĉi-tie.

ThomasPusch (diskuto) 15:16, 30 Okt. 2012 (UTC)

PS: Vi vidas, ke la formo Amirteo inter alie ankaŭ estas la formo uzata en la hispana aŭ itala lingvoj, latinide "parencaj" al Esperanto...