Diskuto:Analoj de Quedlinburg

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Generale estas la indiko en Vikipedio, ke oni esperantigas nur internacie gravajn loĝlokojn, ne ĉiun vilaĝon, kaj se estas iu ekstera referenco por tiu esperantigo. En kazo de dubo pli bona lasi la vikipedian titolon nacilingve, mencii la esperantan formon nur en la unua frazo kaj per alidirekti altiri ligilojn al ĝi. Tiu urbo estas historie kaj nuntempe grava, estas pro sia bone konservita historia urbocentro turista magneto kaj ekde 1994 estas kultura heredaĵo de Unesko - ne laste ĝia nomo liĝiĝas al la unua dokumento pri alia eŭropa ŝtato, Litovio, kies fondodaton oni fiksas per la analoj de Kvedlinburgo. Tial en guglo, serĉante pri Kvedlinburgo, aperas multegaj litovlingvaj tekstoj (en la litova la urbo nominative nomiĝas Kvedlinburgas, kaj genitive Kvedlinburgo - kaj la genitivo tre vaste uzatas en tiu lingvo). Esperantaj fontoj iom dronas inter tiuj multegaj litovlingvaj interretaj tekstoj - sed ili estas, kiel ekzemple ĉi tie. Mi tial metas la esperantajn variaĵojn "Analoj de Kvedlinburgo" kaj "kvedlinburgaj analoj" al la unua frazo, kun tiu referenco. ThomasPusch (diskuto) 08:48, 8 okt. 2023 (UTC)[Respondi]