Diskuto:Andris Bērziņš (prezidanto de Latvio)

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Saluton. Mi ĵus legis, ke li ne plu estas prezidanto de sia lando. Tial mi proponas ŝanĝon de la krampa parto de la titolo al (1944) laŭ la ĉeĥa, germana kaj franca vikipedioj. La nuna titolo estas mallogika, ĉar neniu povas eterne resti prezidanto de sia lando. Ĉu bone? Mi ne komprenas kial tiom multe da alilingvaj vikipedioj havas tian titolon. --Tlustulimu (diskuto) 17:40, 27 sep. 2016 (UTC)[Respondi]

La titolo Andris Bērziņš (prezidanto de Latvio) neniel indikas ke li havas tiun postenon nun, nur ke iam li havis ĝin. Komparu: Ludoviko la 1-a (Bavario) estas indikita kiel reĝo de Bavario, kvankam li ne plu havis tiun postenon post 1848 (kiam li abdikis) kaj certe ne nun (kiam li estas morta). Do la titolo tute bonas. - Sincere, Moldur (diskuto) 18:19, 3 sep. 2020 (UTC)[Respondi]
Ni nur bezonos alian titolon se iam iu alia persono kun la sama nomo, Andris Bērziņš, havos la saman postenon, prezidanto de Latvio. Moldur (diskuto) 19:49, 3 sep. 2020 (UTC)[Respondi]