Diskuto:Andrzej Szczypiorski

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Linio en la listo pri mortoj de la 9-a de majo priskribis lin kiel "pola verkisto pri pola-germana kaj pola-juda problemaro, malliberulo de koncentrejo Sachsenhausen, esperantigata (n. 1924)", sed tute ne kompreneblas kion povus signifi la participo "esperantigata" en tiu vortumo. La esperanta teksto pri li tute ne mencias ajnan rilaton al Esperanto. La eksa koncentrejo, kiun post 12 naziaj jaroj ankoraŭ uzis la sovetuniaj aŭtoritatoj ĝis 1950, ekde tiam ne plu ekzistas kaj ne povas esti "esperantigata" nun, kaj ankaŭ la temulo mem jam mortis en 2000 kaj ne povas esti "esperantigata" plu. Mi en la listo simple nevidigas la dubindan vorton, sed metas noton ĉi tien: se iu havas ideon kiun motivon povus havi la participo en la listo, bonos noti ĝin ĉi tie. ThomasPusch (diskuto) 11:36, 8 maj. 2024 (UTC)[Respondi]