Diskuto:Angelo d'Arrigo
Prizoj[redakti fonton]
Saluton, @Gamliel Fishkin:. Mi ĵus trovis la ĉapitron "Prizoj" en la artikolo. Sed mi ne povis trovi la vorton "prizoj" en miaj vortaroj nek en NPIV nek en PreVo. Do, kion ĝi signifas? Ĉu eble temas pri "premioj"? Tiun vorton mi ja konas kaj ĉi trovis. --Tlustulimu (diskuto) 18:08, 4 mar. 2021 (UTC)
- Komento: La formo «prizo» ankaŭ ne troviĝas en la aŭtoritata rusa-esperanta vortaro de Kondratjev. Mi pensas, ke estis simpla traduka eraro, ĉar приз (priz) en la rusa havas la signifon «premio». Aŭdrea (diskuto) 18:11, 4 mar. 2021 (UTC)
- Leginte la diron de la kolego Tlustulimu (kaj ankoraŭ ne vidinte la vian) mi tuj konsultis la menciitan vortaregon de Boris Kondratjev kaj miris ne trovinte en ĝi vorton prizo. Tradukante la artikolon, mi supozis ke tiu vorto ekzistas en Esperanto ĉar ĝi ekzistas en kelkaj naciaj lingvoj; mi pensis ne nur pri la rusa vorto, sed ankaŭ pri la franca prix kaj la angla prize (mi pensis ankaŭ pri la signifo de la angla vorto award). Gamliel Fiŝkin 19:15, 4 mar. 2021 (UTC)
- Saluton, Tlustulimu. Al mi ege ŝajnas (eble pro influo de la rusa lingvo) ke premio estas monsumo pagata malofte por rekompenci iun personon pro ties speciala merito, ekde premio en laborejo ĝis Nobelpremio. Ĉu ne? Mi provas esprimi alian signifon: titolo kaj/aŭ suveniro ne nepre akompanata per mono sed jes kunportanta respekton (io ne tiel ronda kaj brilkolora kiel medalo sed kun funkcio simila al tiu de medalo); ekzemple, aĵo donata al venkinto en iu konkurso. Kiu vorto perfekte esprimas ĉi signifon? Gamliel Fiŝkin 19:15, 4 mar. 2021 (UTC)
- PIV 2020 donas la jenajn difinojn por «premi/o»: 1) Rekompenco, donacata al la plej indaj; 2) Donaco, proponata al aĉetantoj aŭ abonantoj, por stimuli eblajn klientojn. Laŭ la vortarego de Kondratjev, «premio» kongruas al kelkaj rusaj vortoj: награда, премия, приз. El tio mi konkludas, ke «premio» en Esperanto simple havas pli vastan signifon ol la rusa премия, kaj ĝia uzo en la kunteksto de ĉi tiu artikolo estas konvena. Amike, Aŭdrea (diskuto) 19:55, 4 mar. 2021 (UTC)
- Ankoraŭ unu falsa amiko de tradukanto. Kvankam mi ne tute certas ke la vorto premio perfekte esprimas la sencon, prizo evidente ne taŭgas; do, mi ĵus korektis, dankon. Gamliel Fiŝkin 20:28, 4 mar. 2021 (UTC)