Diskuto:Anksieco

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Superflua ec[redakti fonton]

Saluton @Kani: Ĉu ec en la vorto ne estas superflua? Eble sufiĉus nomi la artikolon anksio. PIV ekz. enhavas la kapvorton anksio kun la sama signifo. Amike, =) Vikiano (diskuto) 08:14, 9 dec. 2016 (UTC)[Respondi]

Saluton. Ja mi tre ofte klopodas maluzi tiun foje nenecesan sufikson. Tamen, mi timas, ke en tiu okazo ni bezonus helpon de iu psikologo aŭ fakulo pri tiu temo, ĉar mia persona impreso estas ke ekzistas ia malgranda diferenco aŭ nuanco inter ambaŭ formoj. Fakte en la nuna stato la artikolo havas du paragrafojn kaj mi sentas, ke por la unua anksio estus pli ĝusta dum por la dua anksieco estus pli taŭga. Fakte anksio jam ezkistas kiel alinomigo. Do, faru laŭ via prefero. En ambaŭ okazoj, eble indus revizii la tekston kaj ŝanĝi kelkajn fojojn la nomon. Kaj mi ripetas, eble psikologo kun sufiĉa lingvokapablo povus helpi.--kani (diskuto) 12:52, 9 dec. 2016 (UTC)[Respondi]
Kara Kani, koran dankon por via reago. Mi tralegis la artikolon. Mi preferas nun ne tuŝi la titolon... mi ne estas fakulo. Cetere ekzistas alidirektilo, ĉu? Mi helpos nur poluri la tekston sarkante ĝin je kelkaj misetoj (se vi atentas la paĝon vi povos konstati la ŝanĝojn kaj eĉ malfari ilin se vi deziros; se vi deziros demandi pri la kialo de iu ŝanĝo, mi volonte respondos. Malgraŭ ke mi ne fakas pri psikologio, mi tre interesiĝas pri terminologio (vidu la ĵus kreitan ŝablonon {{Uzanto Terminologio}}). Frate, =) --Vikiano (diskuto) 14:24, 9 dec. 2016 (UTC)[Respondi]

Fakvortoj[redakti fonton]

La teksto estas terminologie tre tikla... bedaŭrinde mi ne povis multe helpi, precipe ĉar la parto, kiun vi uzis por nova paĝo en la Esperanta Vikipedio estas tradukita el la anglalingva. Mi ne trovis respondajn terminojn en la portugallingva. La jenaj terminoj aparte pensigis min...

  • nerva kutimaro
  • ripeta vagado
  • sensokorpa ĝenado
  • meditadaĉo
  • proekzamena anksieco
  • matematika anksieco
  • longdaŭra "trajt"o

Salutas, Vikiano (diskuto) 15:49, 9 dec. 2016 (UTC)[Respondi]