Diskuto:Anna Löwenstein

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La artikolon starigis la 22-an de decembro 2004 la uzanto Umberto, klare uzante la landonomon "Britio" (do la teksto uzas landonomojn de la kutima finaĵo -io). Jam la 9-an de oktobro 2007‎ (15:54 h) iu anonimulo de la IP-adreso 87.3.219.130 ŝanĝis la landonomon la formo "Britujo". Laŭ la vikipedia interkonsento pri landonomoj tian rajton havus la origina kreinto de la paĝo Umberto, kaj por pruvo ke estas vere tiu uzanto sencas ensaluto ankaŭ por tiu redakto. Iu ajn anonimulo de iu IP-adreso tute ne havas la rajton transformi la artikolon. Aparte de tio kompreneble la libro "Rusoj loĝas en Rusujo" (tiel) havas tiun formon kaj citiĝas tiel, kaj ankaŭ la fortaj kritikoj pri la libroj citiĝas originale. Sed la kroma teksto necesas reveni al la origina formo de la uzanto Umberto, klare uzante landonomon de la kutima finaĵo -io. Tial tute prave la 22-an de marto 2009‎ la neanonima vikipediano Yves Nevelsteen restarigis la originan version je landonomoj de finaĵoj -io, sed tutegale la 29-an de majo 2009 venis alia anonimulo de la IP-adreso 79.56.231.191 kaj sen ajna argumentado denove metis landonomojn de finaĵoj -ujo. Tiel ne funkcias argumentado, kaj ĉiukaze ĉi-tie eĉ argumentado ne gravas, ĉar la vikipedia interkonsento pri landonomoj estas antaŭe eldiskutita kaj voĉdonita. Mi sekve resarigas la originan tekstostilon de Umberto, konfirmitan de Yves Nevelsteen, kaj krome protektas la paĝon de redaktoj per neanonimuloj. La uzanto Umberto, ensalutinte, facile povos reŝanĝi sian stilon, se li ŝanĝis sian opinion. ThomasPusch (diskuto) 18:48, 29 okt. 2023 (UTC)[Respondi]

PS, krome: Propraj artikoloj pri la verkoj Morto de Artisto, La teorio Nakamura kaj La Memoraĵoj de Julia Agripina ne atendeblas, kaj eterne ruĝaj ligiloj ne sencas. Se vi kreas ilin, kreu ilin kaj poste metu bluajn ligilojn. ThomasPusch (diskuto) 18:53, 29 okt. 2023 (UTC)[Respondi]