Diskuto:Antoceracoj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Klasifiko de Lars Söderström[redakti fonton]

Kara EncycloPetey, dankon pro via redakto ĉe tiu paĝo. Vi forigis 3 genrojn (Mesoceros, Paraphymatoceros kaj Phaeoceros) el Anthocerotaceae al Notothyladaceae, laŭ la klasifiko de Lars Söderström et al. (2016). Tamen, mi forigas tiun modifon, ĉar la klasifiko ĉe tiu paĝo antaŭ via modifo, estas laŭ World Flora Online (vidu la referencojn), kaj laŭ ĝi, la genroj Mesoceros, Paraphymatoceros kaj Phaeoceros ja estas en antoceracoj. Via modifo ne estas erara, sed ĝi ne taŭgas por la klasifiko kiun mi elektis (WFO) kaj nun estas sensenca ĉar ekezemple la genro Leiosporoceros, kiun vi lasis, ne estas en la antoceracoj laŭ Lars Söderström. Bedaŭrinde la botanika taksonomio ne estas unuvoĉa! Mi do proponas, se vi volas, ke vi aldonu plian klasifikon, laŭ tiu de Lars Söderström, sekvante la ekzemplon de tiu paĝo, kiu montras la malsamajn klasifikojn, laŭ la malsamaj aŭtoroj. Dankon ! Amike --HaleBopp (diskuto) 08:20, 18 apr. 2020 (UTC)[Respondi]