Diskuto:Arabaj ciferoj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Estas skribite: Arabaj ciferoj estas, en la strikta senco de la esprimo... Se ni uzus en la strikta senco esprimojn, do ne eblus naĝi sub la akvo, ĉar tie (sub la akvo) kiel konate troviĝas fundo kaj sub aŭ en la fundo povus naĝi maksimume ia subakva talpo, se ĝi ekzistus. Petro@diskkont 07:41, 15. Okt 2007 (UTC)

Estas dubinda argumento per unu fuŝo pravigi ĉiajn postajn difektojn. Kaj la konfuzo kiun estigas la mistermino arabaj ciferoj (kiam ne temas pri arabaj ciferoj) estas pli grava en Lingvo Internacia ol en naciaj lingvoj okcidentaj, kie ilin pravigas loka tradicio. En Esperanto tamen malkonvenas argumenti per apartaĵoj de regiona historio, Esperanto prefere konsideru la mondan kadron. Temas pri la ciferformo kiu originis el Eŭropo — tial konvenas ĝin nomi «eŭropa» (fakte la angla Vikipedio kaj la aliaj Vikipedioj kiuj ĝin imitas priskribas la ĝeneralan signifon sub en:Numerical digit).

Bedaŭrinde la aranĝo de la materialo en la anglalingva Vikipedio estas ne tute taŭga el la faka vidpunkto, kaj la krucreferencoj trudas simile netaŭgan prezenton en la aliaj lingvoj. Endus disspliti ĉi tiun artikolon en apartajn artikolojn «Eŭropaj ciferoj» kaj «Arabaj ciferoj», sed la normalaj rimedoj ŝajne ne kapablas fari tion.

Sergio (diskuto) 10:26, 2 Dec. 2012 (UTC)

Duan parton: == Arabaj ciferoj ==[redakti fonton]

Kial ne forigi la duan parton de la artikolo (== Arabaj ciferoj ==)? --CarlesVA 09:16, 16. Okt 2007 (UTC)

kial "arabj ciferoj" ne alidirekti al ĝia subtitolo?