Diskuto:Arbareto

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Laŭ mi en Esperanto anstataŭ arboreto oni uzas arboĝardeno aŭ arbomuzeo.

Mi iom diskutis kun vortaristo kaj konsentas, ke la vorto "arboreto" en Esperanto ne ekzistas.

arboretum = arbovartejo; arbovarta parko; arboparko.

Mi ŝanĝos. Yves Nevelsteen (diskuto) 09:36, 5 okt. 2020 (UTC)[Respondi]

Mi tute konsentas kun Yves, kaj pensas ke kompromise ankaŭ permeseblus la variaĵo arbareto, kiu tre imitas la latinan aspekton, kvankam kompreneble arboretum estas artefarita parko, ne simple iu ajn "arbareto" - sed ĝi konsidereblas subgrupo inter la etaj arbaroj kaj tial la nomo ne malĝustas. ThomasPusch (diskuto) 15:45, 10 apr. 2022 (UTC)[Respondi]

Arboreto[redakti fonton]

Kaj se tio estas reto de arboj, arba reto? Arboreto. Petr Tomasovsky (diskuto) 15:57, 10 apr. 2022 (UTC)[Respondi]

@Petr Tomasovsky:Tre sprite! Sed mi juĝas tiun proponon ŝerco, ĉar mi amase en mia vivo vidis la latinan nomon Arboretum (de latina vorto "arbor" = arbo), kaj neniam ekster vikipedio vidis la vorton "arbo-reto". Ĉu vi povus aldoni kelkajn uzojn de tiu vorto en la esperanta literaturo, gazetaro aŭ en retpaĝoj, kiuj konfirmus ke la vorto en Esperanto vere uzatas ke ne nur estas mis-kreo de pseŭdovorto laŭ modelo de la latina termino kun ŝanĝita o-finaĵo?? ThomasPusch (diskuto) 14:39, 30 aŭg. 2022 (UTC)[Respondi]