Diskuto:Aspergillus

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Necesus klarigo por averaĝa leganto, kion signifas la ruĝa vorto "Aspergillus (esperante aspergilo) estas anamorfa genro de fungoj". Bedaŭrinde PIV nur konas vorton "anamorfoza" (ŝajne konfuza, sed tamen ordigita laŭ iu ne facile rekonebla regulo), kiu ĉi tie ne estus ĝusta kaj nur konfuzus. Mi kontrolis la ses lingvojn de centra-okcidenta Eŭropo, la angla, franca, hispana, germana, itala kaj nederlanda, pri iuj ekvivalentoj en la koncernaj paĝoj kaj nenie trovis ion, sed ankoraŭ konsultante la plej okcidentan eŭropan lingvon, la portugalan, mi tamen trovis vojon: ĝi kondukas al vikidatumero d:Q485518, estas specifa fungologia koncepto, kaj simpligite signifas "neperfektan, senseksan econ de fungo". Mi nun ne volas malfermi tiun barelon kaj plonĝi en la oceanon de fungologio, kreante artikolon pri la fungologia fenomeno, kun ebla neceso ankoraŭ fari pliajn novajn paĝojn pri fungologio. Tial mi preferos provizore forigi la ruĝan ligilon, kaj nur per klariga aldonaĵo inter krampoj skribi, ke "Aspergillus (esperante aspergilo) estas "anamorfa" (do laŭ la lingvouzo de fungologio "neperfekta, senseksa") genro de fungoj". Tio almenaŭ donas bazan ideon pri kio temos la vorto, pri kiu mi havas nenian skriban referencon el iu ajn esperanta vortaro, havas nur la alilingvajn paĝojn el d:Q485518 (cs anamorfa, da anamorf (svamp), de Anamorphe, fr forme anamorphe, nl anamorf (schimmel), pl anamorfa kaj pt anamorfo). ThomasPusch (diskuto) 19:10, 13 nov. 2023 (UTC)[Respondi]