Diskuto:Asturleonaj lingvoj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Se korekta radiko estas asturi-, la nomo de tiu ĉi artikolo devus esti Asturileonaj lingvoj kaj ne Asturleonaj lingvoj. Tial mi ŝanĝas ĝin. Tamen, laŭ mi estas problemo en nomo de Asturio. Mi opinias, ke la radiko asturi- estas maltrafa, kvankam ĝi estas uzata de PIV kaj Bertilow kun signifo regiono Asturi/o en Esperanto. Mi pensas, ke pli trafa radiko estas astur/o, kiu estu loĝanto de Asturio, ĉu nuna aŭ praa (verdire la nomo de tribo estigis nomon de regiono, ne inverse). Tiel per astur- oni kreu astur/a lingvo kaj Astur/ujoAstur/io, samkiel Vask/ujoKantabr/ujo, kiuj estas apudaj regionoj kies nomon oni kreis ankaŭ per latina nomo de antikvaj popoloj. Rimarkindas, ke la Astura Esperanta Asocio uzas la radikon astur- kaj ne asturi-.